Surao 55a,
La Gracodonema.

Ar-Rahmán, kiu revelaciiĝis ĉe Mekko.

Je la nomo de Dio, la Gracodonema, la Kompatema.

1 La Gracodonema 2 instruis la deklamon, 3 kaj kreis la homon, 4 kaj instruis al li la esprimadon. 5 La suno kaj la luno kuras laŭ mezuro, 6 kaj la herboj kaj la arboj terenkuŝiĝas. 7 Kaj la ĉielon Li altigis, kaj Li difinis la pesilon, 8 por ke vi ne ekcesu la pesilon, 9 kaj fondu la peson juste, kaj ne ŝparu la pesilon. 10 La teron Li etendis por la estaĵoj; sur ĝi estas fruktoj, 11 kaj palmoj, kiuj havas spikingojn, 12 kaj la greno havanta ŝelojn, kaj la aromaj kreskaĵoj. 13 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 14 Li kreis la homon el seka argilo kiel ceramikaĵon, 15 kaj Li kreis la genion el senfuma fajro. 16 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 17 Sinjoro de ambaŭ orientoj kaj Sinjoro de ambaŭ okcidentoj estas Li. 18 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 19 Li liberigis la du marojn renkontantajn; 20 inter ili estas baro, kiun ili ne transpasos 21 kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 22 el ili ambaŭ venas la perlo kaj la koralo. 23 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 24 Kaj Lia estas la ŝipoj altaj sur la maro kiel montoj a . 25 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos?

26 Ĉio, kio estas sur la tero, estas pasema, 27 sed restos la vizaĝo de via Sinjoro, la Posedanto de la Majesteco kaj de la Honoro. 28 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 29 Petas al Li ĉiu, kiu estas en la ĉieloj kaj sur la tero; ĉiutage Li estas en verko. 30 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 31 Baldaŭ Ni zorgos pri ambaŭ vi, ho du pezuloj! b 32 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 33 Ho kunveno de la genio kaj de la homo, se vi kapablas iri trans la limoj de la ĉielo kaj de la tero, iru! Vi ne kapablos iri sen permeso. 34 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 35 Sendiĝos kontraŭ ambaŭ vi flamo el fajro kaj fumo c , kaj vi ambaŭ ne kapablos helpi vin. 36 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 37 Kaj poste kiam la ĉielo fendiĝos kaj fariĝos rozkolora kiel ledo d 38 kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 39 en tiu tago ne demandiĝos pri sia peko homo nek genio. 40 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 41 Rekoniĝos la kulpuloj pro siaj markoj, kaj ili kaptiĝos je la hartufoj kaj je la piedoj. 42 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 43 Tiu ĉi estas infero, kiun la kulpuloj malkonfesas. 44 Ili ĉirkaŭiros inter ĝi kaj varmega bolanta akvo. 45 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos?

46 Por tiu tamen, kiu timas stari antaŭ sia Sinjoro, estos du ĝardenoj 47 kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 48 posedantaj multajn branĉojn. 49 Kiujn el la favoroj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 50 En ambaŭ estos po du fontoj fluantaj. 51 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 52 En ambaŭ estos paro de ĉiu frukto. 53 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 54 Ili estos kuŝantaj sur kusenoj, kies subŝtofo estos brokaĵo, kaj la fruktoj de ambaŭ ĝardenoj estos facile atingeblaj. 55 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 56 En ambaŭ estos kamaradinoj kun modestaj rigardoj e ; ne tuŝis ilin homo, nek genio 57 kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 58 kvazaŭ ili estus la rubeno kaj la koralo. 59 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 60 Ĉu la rekompenco por la bono estas krom bono? 61 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 62 Apud ĉi tiuj du estos du ĝardenoj 63 kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 64 malhelverdaj. 65 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 66 En ambaŭ estos po du fontoj ŝprucantaj. 67 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos?  68 En ambaŭ estos fruktoj, kaj daktilpalmoj, kaj granatoj. 69 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 70 En ili estos bonaj beluloj 71 kiujn el la favoroj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 72 belokululinoj sindetenemaj en tendoj. 73 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjro vi ambaŭ do malkonfesos? 74 Nek homo nek genio tuŝis ilin 75 kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 76 kuŝantaj sur verdaj kusenoj kaj belegaj tapiŝoj. 77 Kiujn el la favoraĵoj de via Sinjoro vi ambaŭ do malkonfesos? 78 Beniĝas la nomo de via Sinjoro, Posedanto de la Majesteco kaj de la Honoro.

a.24. “Montoj” aŭ “standardoj”.

b.31. “Du pezuloj”, laŭvorte estas “du pezaj”, kaj interpretiĝas kiel “du mondoj” aŭ “du partioj”, aŭ “vi ambaŭ pezaj per peko”, “vi ambaŭ ŝarĝita de peko”, alivorte la homo kaj la genio.

c.35. “Fumo”, aŭ “latuno“ aŭ “fandita latuno”,kaj tiel ankaŭ “fumo de fandita latuno”.

d.37. “Ledo” aŭ „oleo,“ aŭ „brulita oleo“.

e.56. Laŭvorte “limigantinoj siajn rigardojn”.