Al-Fátiha

Surao 1a,
La Malfermo.

Al-Fátiha, kiu revelaciiĝis ĉe Mekko.

1 Je la nomo de Dio, la Gracodonema, la Kompatema; 2 la laŭdo estu al Dio, Sinjoro de la mondoj, 3 la Gracodonema, la Kompatema, 4 la Reĝo de la tago de la juĝo. 5 Vin ni adoras, ho Dio, kaj al Vi ni petas helpon. 6 Gvidu nin sur la rektan vojon, 7 la vojon de tiuj, al kiuj Vi donis favoron, ne de tiuj, kiuj gajnas koleron sur si, kaj ne de la devojiĝantoj.